Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo (el morfologia, semantika, sintaksa, frazeologia, pragmatika kaj aliaj perspektivoj), sed studas krome nelingvajn temojn, kiel ekzemple la parolkomunumon kaj literaturon de Esperanto. Menciindas, ke rilate al planlingvoj tia disciplino nur ekzistas por Esperanto, t.e., ne estas Volapukologio, Idologio, kio jam multon eldiras pri la evolustato de Esperanto. Plenrajta funkciado de Esperantologio kiel fako mankas en universitatoj, sed montriĝas, ke la disciplino faras multspecajn kontribuojn al aliaj fakoj. Unue, tio rilatas al instruado. En Eŭropo ekzemple la pli kaj pli unueciĝantaj universitataj sistemoj instigas modulojn, en kiuj studentoj akiras sciojn ekster siaj propraj fakoj. Due, rilate al esplorado, montriĝas, ke sufiĉe granda nombro de verkoj, kiuj donas superrigardon pri lingvaj temoj, enhavas artikolojn pri Esperanto kaj planlingvoj. Tiu ĉi artikolo prezentas ekzemplojn pri tiuj evoluoj el la kampoj esplorado kaj instruado, kiuj montras, kiel Esperantologio povas fari kontribuon al aliaj fakoj.