Ni jam havas nemalmultajn gramatikojn pri Esperanto, ekde la 16-regula gramatiko de Zamenhof ĝis la ampleksega PAG (Kalocsay & Waringhien 1985). Ni ankaŭ nemalfacile trovas multajn diskutojn pri specialaj punktoj de la Esperanta gramatiko, precipe de la vortanalizo. La aŭtoroj de tiuj materialoj kutime estas esperantistaj lingvistoj, aŭ pli precize esperantologoj. Tiuj verkoj ĝenerale estas verkitaj en Esperanto, ĉar normale ili celas al la lingvouzantoj, t. e. esperantistoj, same kiel angla gramatiko al angleparolantoj. Se ni konsideras ke Esperanto estas la sola homara lingvo naskiĝinta el planlingvaj projektoj, kiuj nombras ĉirkaŭ 1000 ekde la 2-a jarcento ĝis hodiaŭ (Blanke 1985), ni devas konkludi ke Esperanto rajtas vivi same kiel etnaj lingvoj. Ĝi ankaŭ devas esti priskribata de lingvistoj per tradiciaj kaj modernaj metodoj, kiel ili faras pri etnaj lingvoj.